Chuvash.Org :: Porprintila versio :: Flago de Ĉuvaŝa Respubliko


     Ŝtata flago de Ĉuvaŝa Respubliko prezentas rektangulan kanvason kun proporcio de flankoj 5:8. La ĉefa emblemo de Ŝtata flago — "Arbo de vivo" — estas signo de longa historia vojo, kiun trairis ĉuvaŝa popolo. Purpura (nigre-ruĝa) koloro simbolas eleternan strebadon de la popolo al libero, kiu permesis al ĝi konservi siajn tradiciojn kaj originalecon. Hel-flava koloro estas koloro de la suno, donacanta vivon al ĉio sur la tero. 8-angula stelo estas unu el la plej disvastigitaj elementoj de ĉuvaŝa ornamo, esprimanta belecon kaj perfektecon.
    
    Fonto: Cap.ru (tradukis el la rusa Sergej Tiĥonov)


Plena versio :: Ligilo de la artikolo